Juda tombejo de Worms

Juda tombejo de Worms
juda tombejo [+]

LandoGermanio
RegionoRejnlando-Palatinato

SituoWorms
- koordinatoj49° 37′ 47″ N, 8° 21′ 20″ O (mapo)49.6297222222228.3555555555556Koordinatoj: 49° 37′ 47″ N, 8° 21′ 20″ O (mapo)
Akvokolektejo0,02 km² (2 ha) [+]
Areo0,02 km² (2 ha) [+]

Juda tombejo de Worms (Rejnland-Palatinato)
Juda tombejo de Worms (Rejnland-Palatinato)
DEC
Lokigo de Rejnland-Palatinato en Germanio
Map
Juda tombejo de Worms

Vikimedia Komunejo:  Heiliger Sand, Worms [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La juda tombejo Heiliger Sand
Tombeja parto nomata "rabena valo"
La "perspektivo de Martin Buber" de la tombejo al la kristana katedralo

La juda tombejo de la urbo Worms en Germanio, nomata Heiliger Sand, do "sankta sablo", konsideriĝas la plej malnova ankoraŭ ekzistanta juda tombejo de Eŭropo. Ĝi probable instaliĝis samtempe kun la konstruo de la unua sinagogo de Worms, en la jaro 1034. La plej malnova ĝis la nuntempo konservita tomboŝtono, kies nomo konatas, de Jakob ha-Baĥur, estas el la jaro 1076. Tamen ankoraŭ troveblis unu pli aĝa ŝtono, de 1058/59, kvankam ties skribaĵoj ĝis nun ne plene deĉifreblis kaj la nomo de la mortinto tial ne konatas. Sume la tombejo ampleksas proksimume 2000 tombojn. Post kiam en 1911 malfermiĝis nova juda tombejo ekster la urbocentro, la historia tombejo Heiliger Sand apenaŭ plu uziĝis por novaj entombigoj - tamen ankoraŭ en la 1930-aj jaroj okazis unuopaj entombigoj.

La tomboŝtonoj de la judaj kleruloj Meir von Rothenburg (מאיר בן ברוך מרוטנבורג, mortis en 1293) kaj de Alexander ben Salomon Wimpfen (mortis en 1307) apartenas al la plej gravaj tombaj monumentoj de la tombejo kaj estas la celo de multaj judaj vizitantoj el la tuta mondo. Pliaj historie aparte gravaj tomboŝtonoj aparte troveblas en la tiel nomata "rabena valo" (germane „rabenonental“) de la tombejo kaj en ties proksima ĉirkaŭaĵo: tie interalie troveblas la tomoj de la rabenoj Nathan ben Isaak (mortis en 1333), Jakob ben Moses haLevi Molin (יעקב בן משה מולין), akronime nomata "MaHaRil", (mortis en 1427), Meir ben Isaak (mortis en 1511) kaj Elia Loanz, nomata "Baal-Ŝem" (mortis en 1636).

Ne ĉiuj elstaraj rabenoj de la komunumo sukcesis ĉi tie esti entombigataj: Ekzemple la fama juda klerulo Abraham Samuel ben Isaak Baĥaraĥ de la juda komunumo de Worms, kiu kun sia komunumo estis forpelita dum kontraŭjuda pogromo de la jaro 1615, fuĝis al la dekstra flanko de la rivero Rejno (al la graflando Hesio-Darmstadt), mortis en la proksima urbo Gernsheim la 2-an de majo 1615 en aĝo de nur 40 jaroj kaj estis entombigita en la vinkultiva vilaĝo Alsbach, 25 kilometrojn pli nordoriente. Sekve multaj aliaj judoj elektis tombon apud la famulo. Tiu fakto kaŭzis, ke la juda tombejo de Alsbach iĝis la centra juda entombigejo de suda Hesio, en kiu judoj el 14 sinagogaj komunumoj kaj 32 civitanaj komunumoj ĉi tie serĉis postmortan ripozon. Iusence ĝi konsidereblas eksterurba "filio" de la fama tombejo de Worms.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search